ISO 3166-2:HR

Kroatio ISO 3166-2:HR

Kroatio

Kroatio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo HR
Trilitera kodo HRV
Cifera kodo 191
vdr

ISO 3166-2:HR estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Kroation. La kodojn havas la ĉefurbo kaj 20 administraj unuoj. Tian unuon, kroate nomatan županija (hungare ispánság kaj germane Gespanschaft), en la esperantlingva Vikipedio oni kutime tradukas kiel "provincoj". Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas HR, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Kroatio. La dua parto estas du ciferoj.

mapo de Kroatio kun la nombraj kodoj por la provincoj de Kroatio, la dua parto de la ISO-kodo (en unuciferaj provincaj nombroj por la ISO-kodo antaŭmetiĝas nulo).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search